Moviĝoj, filmetoj kaj animacioj igas vian rakonton multe pli interesaj,
multe pli atentokaptaj ol la seka teksto. Ankaŭ vi mem povas krei
animaciojn kaj ludojn - eĉ per Esperanto-scipovo - pere de la retejo
Scratch ĉe http://scratch.mit.edu/
Scratch (skreĉo) estas senkosta programilo kaj programlingvo por junuloj,
verkita ĉe la fama universitato MIT en Usono. Ekzistas jam pli ol 700.000
projektoj verkitaj per Scratch! Oni povas fari programojn per simplaj musaj
klakoj kaj per kunmetado de programeroj. Skreĉo ekzistas jam por multaj
lingvoj, kaj parte ankaŭ en Esperanto!
Por uzi la Esperantan surfacon alklaku la "tergloban" simbolon supre
maldekstre en la redaktilo, kaj elektu vian preferatan lingvon.
- Scratch-hejmpaĝo: http://scratch.mit.edu/
- Informoj pri la tradukado: http://info.scratch.mit.edu/Translation/Translating_Scratch
- Tradukpaĝo: http://translate.scratch.mit.edu/
L.Szilvási / Ret-Info